Tjumena provinco
Tjumena provinco | |||
---|---|---|---|
ruse Тюменская область | |||
administra unuo | |||
Rivero Iŝimo | |||
Flago | Blazono | ||
provinco de Rusio [+] | |||
Oficiala nomo: Тюменская область | |||
Lando | Rusio | ||
Aŭtonomaj distriktoj | |||
Montaroj | Uralo | ||
federacia ŝoseo | M12 (Jekaterinburgo — Tjumeno) | ||
- federacia ŝoseo | R402 (Tjumeno — Jalutorovsko — Iŝimo — Omsko) | ||
- federacia ŝoseo | R404 (Tjumeno — Tobolsko — Ĥanti-Mansijsko) | ||
- Fervojo | Transsiberia fervojo | ||
- Fervojo | Sverdlovska fervojo | ||
Najbaras kun | 9 - Arĥangelska provinco (Rusio) - Nenecio (parto de Arĥangelska provinco) - Komiio Rusio - Sverdlovska provinco (Rusio) - Kurgana provinco (Rusio) - Provinco Norda Kazaĥio (Kazaĥio) - Omska provinco (Rusio) - Tomska provinco (Rusio) - Karaa maro (Rusio) |
||
Gravaj urboj | 5 |
||
Vizitindaj lokoj | 3 - Monaĥejo de Sankta Triunuo (Tjumeno) ortodoksa monaĥejo - Oranta Abalaka monaĥejo ortodoksa monaĥejo - Tobolska kremlo kremlo |
||
Riveroj | |||
Provinca urbo | Tjumeno | ||
- koordinatoj | 57° N, 66° O (mapo)57.1565.533333333333 | ||
Plej alta punkto | |||
- alteco | 121 m | ||
Plej malalta punkto | |||
- malalteco | 48,52 m | ||
Akvokolektejo | 1 464 200 km² (146 420 000 ha) [+] | ||
Areo | 1 464 173 km2 | ||
Loĝantaro | 3 890 800[1] (2024) | ||
Biomoj de regiono | arkta dezerto, tundro, arbartundro, tajgo, stepo | ||
Estiĝo | 1944 | ||
Guberniestro | Aleksandr Moor Unueca Rusio | ||
Horzono | Jekaterinburga tempo (UTC+1) | ||
Kodo | 72, 172 | ||
ISO 3166-2:RU | RU-TYU | ||
OKATO | 71 | ||
|
|||
|
|||
Vikimedia Komunejo: Tyumen Oblast | |||
Retpaĝaro: admtyumen.ru | |||
Rusio | |||
Tjumena provinco (ruse Тюменская область) estas provinco en Okcidenta Siberio en Rusio, etendiĝanta sur Okcident-Siberia Malaltebenaĵo. Ĝi estas parto de Urala federacia distrikto kaj inkluzivas du aŭtonomajn distriktojn, kiuj samtempe estas subjektoj de Rusia Federacio: Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto — Jugra kaj Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]La 1-an de januaro 2024 en la provinco loĝis 3 890 800 homoj, inkluzive de 1 759 386 en Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto — Jugra kaj 515 960 en Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto. En la suda parto de Tjumena provinco (do krom la aŭtonomaj distriktoj) loĝis 1 615 454 homoj[1].
Nombro
[redakti | redakti fonton]En 2023 urbanoj konsistigis 81,2% de la loĝantaro, en kamparo loĝis 18,8%[18]. 47,3% estis viroj kaj 52,7% virinoj[19]. En tiu jaro en la provinco naskiĝis 42 600 kaj mortis 29 600 homoj, do natura kresko konsistigis 13 000. Fekundindico por 1 000 homoj estis 11, mortindico 7,6, do natura kresko 3,5[20]. Atendata vivodaŭro estis 75,4 jaroj (70,1 por viroj kaj 80,5 por virinoj)[21]. En 2023 al la provinco venis 155 404 homoj, inkluzive 121 553 el Rusio kaj 33 851 de eksterlande — plejparte el Taĝikio (21 570), Kazaĥio (2 879), Kirgizio (2 700), Azerbajĝano (1 857), Ukrainio (1 183) kaj Uzbekio (1 153). Foriris 128 878 homoj, el kiuj 15 382 eksterlanden, inkluzive 5 675 al Taĝikio, 2 018 al Ukrainio, 1 946 al Kazaĥio, 1 709 al Kirgizio kaj 1 298 al Azerbajĝano. Migrada kresko por 1 000 homoj estis 6,9, do 26 526, el kiuj 18 469 venis de eksterlande[22].
Etnoj
[redakti | redakti fonton]Laŭ la censo la 1-an de oktobro 2021 en la provinco loĝis reprezentantoj de jenaj etnoj[23].
Etno | Nombro, homoj (%) |
---|---|
rusoj | 2 339 401[24] |
tataroj | 195 231[25] |
ukrainoj | 70 783 |
azeroj | 34 835 |
armenoj | 12 434 |
germanoj | 11 574 |
kazaĥoj | 20 611 |
ĉuvaŝoj | 14 397 |
belorusoj | 10 878 |
taĝikoj | 29 792 |
baŝkiroj | 38 829 |
kirgizoj | 10 800 |
komioj-zirjanoj | 5 646 |
komioj-permjakoj | 1 328 |
kumikoj | 18 834 |
lezgoj | 17 694 |
mansoj | 11 583 |
moldavoj | 8 578 |
mordvoj | 3 498 |
nenecoj | 37 685 |
nogajoj | 13 815 |
osetoj | 1 072 |
poloj | 1 252 |
selkupoj | 2 073 |
tabasaranoj | 1 268 |
udmurtoj | 2 882 |
uzbekoj | 18 378 |
ĥantoj | 30 242 |
ciganoj | 1 164 |
ĉeĉenoj | 10 188 |
avaroj | 3 614 |
bulgaroj | 1 554 |
gagauzoj | 1 603 |
kartveloj | 2 037 |
dargoj | 3 940 |
inguŝoj | 2 083 |
kalmukoj | 1 774 |
lakoj | 1 239 |
marioj | 7 610 |
Mankas datumoj pri etna aparteno de 771 424 homoj[23][26].
Klimato
[redakti | redakti fonton]La teritorio de la provinco (kun la aŭtonomaj distriktoj) enhavas plurajn klimatajn zonojn, do la veterkondiĉoj grave varias. La klimato estas ĉefe kontinenta, sufiĉe severa. Ĝin difinas kvar ĉefaj faktoroj:
- granda etendiĝo de la provinco de nordo al sudo, kiu kaŭzas grandan diferencon en sunradiado;
- malproksimeco de la Atlantiko;
- dominado de ebenaĵoj malfermaj same al la malvarma arkta kaj varma centrazia aero;
- Urala montaro, kiu kaptas grandan parton de humido de la atlantikaj aermasoj.
Vintro estas la plej daŭra sezono kaj en la suda parto de la provinco daŭras 6 monatojn, en la arkta parto 8 monatojn. Vintre dominas kontinentaj ventoj el la okcidentaj partoj de la Siberia anticiklono. Sudaj kaj sud-okcidentaj ventoj alportas malvarman aermason kun relative eta humideco. Pro tio ofte ripetiĝas helaj frostaj tagoj.
Averaĝa temperaturo en januaro grave diferenciĝas en diversaj lokoj: Nov-Porto 24 °C, Taza kaj Gidana duoninsuloj 27 °C, Berjozovo kaj Surguto 22 °C, Tjumeno 16,7 °C. Absoluta minimumo en la provinco estas 57 °C (Nov-Porto, Tazovskij), en Tjumeno 50 °C.
Alveno de ciklonaj masoj de okcidento estas akompanata fortaj ventoj kaj neĝofaloj. Ĝenerale vintroj en Tjumena provinco estas pli neĝabundaj ol en la apudaj uralaj provincoj kaj Komiio. En la arkta parto vintre averaĝe falas po 15–20 mm da precipitaĵoj monate, en la suda parto po 10–15 mm.
Neĝotavolo en la orientaj deklivoj de Uralo atingas 60–70 cm, en la baseno de la mezfluo de rivero Tazo 80–85 cm. En la malfermaj areoj de Iŝima regiono ĝi estas nur 30 cm. Norde de la tajga zono dikeco de neĝotavolo malkreskas samtempe kun malkresko de la precipitaĵoj, do sur la bordoj de la Karaa maro ĝi estas nur 20–25 cm.
Periodo de seninterrompaj frostoj daŭras en Tjumeno 130 tagojn, en Niĵnevartovsko, Ĥanti-Mansijsko kaj Surguto — 155, en Saleĥardo — 200, en la tundroj de Gidana kaj Jamala duoninsuloj — pli ol 210 tagojn.
Printempo en diversaj partoj de la provinco venas en malsama tempo kaj tio varias laŭ jaroj. Ĝenerale oni konsideras ke printempo komenciĝis, se averaĝaj diurnaj temperaturoj superis 0 °C kaj finiĝis se ili falis sub +10 °C. En arbarostepaj kaj subtajgaj regionoj printempo komenciĝas averaĝe la 11-an de aprilo, en la suda kaj meza tajgo — la 20an de aprilo ĝis la 10-an de majo, en la norda tajgo — la 11-an ĝis la 20-an de majo, en la tundro — post la 1a de junio.
Malvarmo foje povas reveni. Frosto en la suda parto de la provinco ĉesas fine de majo, sed grundofrostojen povas aperi ĝis la dua duono de junio. Fine de majo kaj eĉ komence de junio foje neĝas. Tamen la sudan parton printempe ofte invadas sekaj varmiĝintaj aermasoj, kiuj formiĝas super Kazaĥio, kaj tiam aera temperaturo altiĝas ĝis +23-26 °C. Tiukaze establiĝas varma, foje eĉ seka vetero.
Vera printempo en la suda parto venas en majo, kiam dumtage temperaturo atingas +15-20 °C. La arboj foliiĝas, ekfloras siringo, komenciĝas kamparlaboroj. Tiutempe en la arkta parto ankoraŭ regas vintro. Averaĝa temperaturo en majo en Saleĥardo estas 2,1 °C, en Tambejo (Jamala duoninsulo) 7,4 °C. Printempo en la tundro venas en junio.
Somero komenciĝas kiam averaĝa diurna temperaturo superas +10 °C. En la arbarostepaj kaj subtajgaj zonoj tio okazas inter la 10a kaj 20a de majo, en la suda kaj meza tajgo — la 21an de majo ĝis la 10a de junio, en la norda tajgo — la 10an ĝis la 20a de junio, en arbarotundro — la 21an ĝis la 30a de junio. Sur la duoninsuloj somero komenciĝas en julio.
Somere falas maksimumo da precipitaĵoj. En julio-aŭgusto en Tjumeno falas 47% precipitaĵoj, en Surguto 46%, Saleĥardo 44%, Tambejo 40%. En la tundro maksimumo de precipitaĵoj falas en aŭgusto, en tajgo, subtajgo kaj arbarostepo — en julio.
Somere vetero ofte ŝanĝiĝas. Nordaj ventoj alportas malvarman sekan arktan aeron. Ilin akompanas malfruaj grundofrostoj kaj hela vatero. Kiam ciklonoj alportas atlantikajn aermasojn, formiĝas la malhela pluva vetero. Someroj malofte similas, jen ili estas pluvaj kaj malvarmaj, jen sekaj. Dum daŭraj trosekecoj (ekzemple en 1975) de majo ĝis julio okazis nur mallongaj kaj maloftaj pluvoj, kiuj alportis 3–5 mm da precipitaĵoj.
Aŭtuno komenciĝas kiam averaĝa diurna temperaturo superas +10 °C kaj finiĝas kiam ĝi falas sub 0 °C. En septembro kaj oktobro poioman malaltiĝon de temperaturo sekvas ĉiam pli oftaj drezeloj. Meze de septembro en la suda parto de la provinco tago mallongiĝas je 6 horoj. Akra malvarma vento alportas pluvnebulojn. Dum hela vetero nemaloftas noktaj grundofrostoj. En montaraj regionoj kaj tundro grundofrostoj aperas jam je la 20aj de aŭgusto, en Ĥanti-Mansijsko, Surguto kaj Niĵnevartovsko ili kutimas ekde komenco de septembro, en la arbarostepaj areoj — ekde mezo de septembro.
Unufoje en kvin jaroj venas rapida postsomero dum kiu revenas varma, suna, seka vetero. Komence de oktobro temperaturo rapide malaltiĝas kaj eĉ tage ĝi falos sub +5 °C. Ĉesas planta vegetado, senfoliiĝas arbaroj. Oktobre en Tjumeno estas +1,5 °C, en tajgo jam sub 0 °C, en la tundro kaj arbarotundro jam komenciĝas vintro. Averaĝaj diurnaj temperaturoj proksimiĝas al aŭ falas sub −5 °C. Formiĝas daŭra neĝotavolo[27].
Geografio
[redakti | redakti fonton]En 2023 en la provinco estis 2 aŭtonomaj distriktoj, 38 municipaj distriktoj, 29 urboj, 28 urbotipaj loĝlokoj kaj 1 450 vilaĝoj[28].
Historio
[redakti | redakti fonton]La provinco estis establita la 14-an de aŭgusto 1944.
La plej gravaj urboj (en mil) estas: Tjumeno 861; Tobolsko 99; Iŝim 64; Jalutorovsko 37.4; Zavodoukovsko 25. La plej gravaj vilaĝoj estas: Borovskij 19,9; Goliŝmanovo 14.6; Vinzili 14; Bogandinskij 11,6; Omutinskoje 9.7; Abatskoje 8.
Post formiĝo ekde la 1950-aj jaroj de la Okcidentsiberia naftogasa komplekso Tjumena provinco iĝis la ĉefa naftogasa regiono de Rusio.
Sekureco
[redakti | redakti fonton]La regiono estas sufiĉe sekura. En januaro — marto 2022 por ĉiuj 100 mil loĝantoj de la provinco estis registritaj 5 748 krimoj (Moskvo — 35 425, Sankt-Peterburgo — 19 394)[29].
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 Численность населения на 1 января 2024 года (ruse). Rosstat. Arkivita el la originalo je 2024-05-20. Alirita 2024-10-02 .
- ↑ Всесоюзная перепись населения 1959 года. Численность наличного населения городов и других поселений, районов, районных центров и крупных сельских населенных мест на 15 января 1959 года по республикам, краям и областям РСФСР (ruse). Arkivita el la originalo je 2013-10-19. Alirita 2013-10-10 .
- ↑ Всесоюзная перепись населения 1970 года. Численность наличного населения городов, поселков городского типа, районов и районных центров СССР по данным переписи на 15 января 1970 года по республикам, краям и областям (ruse). Arkivita el la originalo je 2013-10-19. Alirita 2013-10-14 .
- ↑ Всесоюзная перепись населения 1979 года. Численность наличного населения РСФСР, автономных республик, автономных областей и округов, краев, областей, районов, городских поселений, сел-райцентров и сельских поселений с населением свыше 5000 человек (ruse). Arkivita el la originalo je 2011-02-28.
- ↑ (1987) Народное хозяйство СССР за 70 лет: юбилейный статистический ежегодник (ruse), p. 766. ISBN =.
- ↑ Всесоюзная перепись населения 1989 года. Численность населения СССР, РСФСР и ее территориальных единиц по полу (ruse). Arkivita el la originalo je 2011-10-10. Alirita 2024-10-14 .
- ↑ Всероссийская перепись населения 2002 года. Том. 1, таблица 4. Численность населения России, федеральных округов, субъектов Российской Федерации, районов, городских поселений, сельских населённых пунктов - райцентров и сельских населённых пунктов с населением 3 тысячи и более (ruse). Arkivita el la originalo je 2012-02-03.
- ↑ Перепись населения 2010. Численность населения России, федеральных округов, субъектов Российской Федерации, городских округов, муниципальных районов, городских и сельских поселений (ruse). Федеральная служба государственной статистики (2013). Arkivita el la originalo je 2013-09-06.
- ↑ Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям. Таблица 35. Оценка численности постоянного населения на 1 января 2012 года (ruse). Arkivita el la originalo je 2013-05-16. Alirita 2014-05-31 .
- ↑ Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2013 года (ruse) (2013). Arkivita el la originalo je 2013-10-12. Alirita 2013-11-16 .
- ↑ Таблица 33. Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2014 года (ruse). Arkivita el la originalo je 2014-08-10. Alirita 2014-08-02 .
- ↑ Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2015 года (ruse). Arkivita el la originalo je 2015-09-23. Alirita 2015-08-06 .
- ↑ Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2016 года (ruse) (2018-10-05). Arkivita el la originalo je 2021-05-08. Alirita 2021-05-15 .
- ↑ Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2017 года (2017-07-31). Arkivita el la originalo je 2017-07-31. Alirita 2017-07-31 .
- ↑ Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2018 года (ruse). Arkivita el la originalo je 2018-07-26. Alirita 2018-07-25 .
- ↑ Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2019 года (ruse). Arkivita el la originalo je 2021-05-02. Alirita 2019-07-31 .
- ↑ Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2020 года (ruse). Arkivita el la originalo je 2020-10-17. Alirita 2020-10-17 .
- ↑ 18,0 18,1 18,2 18,3 Численность населения Тюменской области за 2017–2023 годы (ruse). Administracio de la Federacia Statistika Servo pri Tjumena provinco, Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto — Jugra kaj Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto. Arkivita el la originalo je 2024-08-15. Alirita 2024-10-07 .
- ↑ Численность мужчин и женщин Тюменской области за 2017–2023 годы (ruse). Administracio de la Federacia Statistika Servo pri Tjumena provinco, Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto — Jugra kaj Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto. Arkivita el la originalo je 2024-10-07. Alirita 2024-10-07 .
- ↑ Рождаемость, смертность и естественный прирост (убыль) населения Тюменской области за 2017–2023 годы (ruse). Administracio de la Federacia Statistika Servo pri Tjumena provinco, Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto — Jugra kaj Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto. Arkivita el la originalo je 2024-10-07. Alirita 2024-10-07 .
- ↑ Ожидаемая продолжительность жизни населения Тюменской области за 2017–2023 годы (ruse). Administracio de la Federacia Statistika Servo pri Tjumena provinco, Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto — Jugra kaj Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto. Arkivita el la originalo je 2024-10-07. Alirita 2024-10-07 .
- ↑ Миграция населения в Тюменской области за 2017–2023 годы (ruse). Administracio de la Federacia Statistika Servo pri Tjumena provinco, Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto — Jugra kaj Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto. Arkivita el la originalo je 2024-10-07. Alirita 2024-10-07 .
- ↑ 23,0 23,1 Национальный состав населения Тюменской области за 2017–2023 годы (ruse). Administracio de la Federacia Statistika Servo pri Tjumena provinco, Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto — Jugra kaj Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto. Arkivita el la originalo je 2024-10-09. Alirita 2024-10-09 .
- ↑ Inkluzive de 401 kozakoj kaj 16 pomoroj.
- ↑ Inkluzive de 5 991 siberiaj tataroj kaj buĥaranoj.
- ↑ Homoj ne havas aŭ ne indikis ĝin
- ↑ Бакулин В. В.; Козин В. В.. (1996) География Тюменской области (ruse), p. 35–44. ISBN = 5-7529-1338.
- ↑ Административно-территориальное устройство Тюменской области за 2017–2023 годы (ruse). Administracio de la Federacia Statistika Servo pri Tjumena provinco, Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto — Jugra kaj Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto. Arkivita el la originalo je 2024-10-09. Alirita 2024-10-09 .
- ↑ Рейтинг регионов (ruse). la Ĝenerala Prokurorejo de Rusio. Arkivita el la originalo je 2022-04-04. Alirita 2022-05-12 .